Emblemo de Tajvano
Aspekto
Emblemo de Tajvano | |
---|---|
La ŝtata emblemo de La Respubliko de Ĉinio
| |
Uzata ekde: | la 17-a de decembro 1928 |
La blazono aŭ pli formale ŝtata emblemo de la Respubliko de Ĉinio, lando en Esperanto ofte pli koncize nomata Tajvano, estas simboligita blanka suno kun 12 radioj sur fono de blua ĉielo. La simbolo ankaŭ aperas kiel supra heraldike dekstra, do fakte maldekstra parto en la nacia flago de Tajvano, kaj en malmulte variigita formo ankaŭ funkcias kiel emblemo de la politika partio Kuomintango. Ĉine ĝi simple nomatas 青天白日旗 - "blua ĉielo kun blanka suno".
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- flago de Tajvano, aŭ pli formale ŝtata flago de la Respubliko de Ĉinio
|